Fraŭla patrino desegnas barbon survizaĝe pro patra evento

frauxla-patrino

Reta raporto, fare de fraŭla patrino, estas alportanta iom da kortuŝo. Laŭ la afiŝo de la usonanino Whitney Kittrell, ŝi rimarkis, ke ŝia filo malfeliĉis, kiam li alportis al mi skribaĵon, kiu sciigis pri okazonta evento ĉe infanĝardeno, nome “Patroj kaj kringoj”.

“Mi sidiĝis antaŭ li demandante ĉu li volus peti al sia avo akompani lin tie. Li nur ridetis, kaj li diris tion: ‘ne, mi volas, ke vi akompanu min, vi estas mia patro kaj patrino’. Do, ĉi-matene mi surhavis mian plej bonan patran vestaĵon, mi pentris kelkajn harojn sur mia vizaĝo, kaj mi venis al tiu matenmanĝo kune kun mia dolĉa fileto”, tion skribis Whitney, kiu loĝas en la subŝtato Utaho.

Laŭ ŝia afiŝo, ŝi iĝis fraŭla patrino antaŭ tri jaroj, kaj tiam ŝi promesis al si mem, ke ŝi ĉiam strebus por ebligi al siaj gefiloj ordinaran vivon, same al tiaj de aliaj infanoj, eĉ se penige al ŝi.

“Kiam mi estis eliranta, li kuris ĉe mi kaj vigle brakumis min dirante ‘dankon, patrino, mi amas vin’. Tuj post li kisis min survange, kaj forkuris. Mi esperas, ke li rememoru tiun tagon, ĉar mi neniam forgesos ĝin”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog