Usonanino vizitis ĉiujn landojn de la mondo je rekorda tempodaŭro

cassie-de-pecol

Cassie De Pecol (27-jaraĝa) iĝis la unua virino, kiu pruvis sian viziton je ĉiuj 196 landoj – 193 suverenaj ŝtatoj laŭ UNO, krom Tajvano, Kosovo kaj Palestino. Krom tio, ŝi plenumis tiun aventuron per rekorda tempodaŭro – 18 monatoj kaj 26 tagoj, kaj pro tio ŝi esperas sian eniron en la Guinness-libro de Rekordoj. La aventuro komenciĝis en Palaŭo (Oceanio) je la 25-a de julio 2015, kaj finiĝis en Jemeno (Araba duoninsulo) je la lasta 2-a de februaro 2017.

Krom aventuron, De Pecol ankaŭ celis iajn misiojn, inter ili tia pri alporti pacajn ideojn tra la mondo. En Nord-Koreujo ekzemple, kiam soldato diris al ŝi, ke li “detruos Usonon”, ŝi prezentis al li siajn pacajn idealojn. “Mi volis montri al li, ke ni povus amikiĝi kaj kunekzisti”, tion ŝi asertis al CNN.

De Pecol ankaŭ iĝis ambasadorino de Internacia Instituto de Paco per Turismo, kiu estas NRO (Ne-registara organizaĵo) fondita en 1986 por promociado de kultura kompreniĝo inter nacioj. Dum tiu veturado la usonanino renkontiĝis kun urbestroj kaj ministroj por donaci al ili “pacan deklaracion”, kiu estis farita de tiu NRO. Ŝi ankaŭ propagandis la daŭripovan turismadon, prelegante kaj plantante arbojn.

Malgraŭ ke ŝi jam trapasis terglobon, ŝi ankoraŭ volas viziti specialan regionon, nome Antarkto, kaj tion ŝi faros fine de ĉi tiu monato.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog