Risko de rompiĝo ĉe akvobaraĵo devigas forigon de 180 mil homoj

akvobarajxo.jpg

Hieraŭ (la 12-a de februaro, je la 16:30 horo) la polico de la kantono Butte, pere de la socia retejo Tvitero, ordonis evakuadon al ĉirkaŭ 180 mil loĝantoj en la malsupraj regionoj proksimaj de la akvobaraĵo ĉe Oroville, en norda Kalifornio (Usono), pro risko de baldaŭa rompiĝo post apero de truo je la verŝkanalo.

Tamen ŝajne la urĝaj agoj farataj sukcesas, ĉar la akvobaraĵo ankoraŭ ne rompiĝis. Pere de helikopteroj skipoj faligas ŝtonojn sur la granda truo celante ties plenigon, dum aŭtoritatoj verŝigas la troon da akvo por malpliigi la nivelon de la akvobaraĵo, kiu spertis multajn semajnojn de vigla pluvado lastatempe.

La 230-metra Oroville-akvobaraĵo estas la plej alta en Usono, superante je 12 metroj tiun de Hoover. Ĝi estis konstruita inter 1962 kaj 1968, kaj tiu estas la unua okazintaĵo tia tie.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog