La unua homo glaciigita por estonta revivigo

homa-glaciigo

James Bedford estis profesoro pri psikologio ĉe la Kalifornia-universitato, kaj en la jaro 1967  li iĝis la unua homo glaciigita por estonta revivigo. Kelkaj kuracistoj kaj aliaj homoj interesitaj pri la afero, glaciigis la korpon de la profesoro post kelkaj horoj de ties morto.

Tiu viro suferis pri renkancero, kaj decidis akcepti la proponon fare de la unua kriogenika organizaĵo de la mondo, nome “Life Extension Society”, kiu sin proponis efektivigi senpagan homan glaciigon al la unua aperonta kandidato. Tiel, tiu 73-jaraĝa profesoro je sia forpaso estis glaciigita por senlima daŭro, ĝis tiam, kiam ia estonta teknologio kapablu revivigi lin.

Ĝis nun tiu korpo restas kriogenikigite, kaj en la jaro 1991 oni faris vidan takson pri ĝia stato, kies konkludo estis, ke nenia videbla difekto okazis en ĝi.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog