Orfiŝeto resaniĝas post kirurgio kontraŭ kancero

orfisxeto

Familio ne hezitis pagi 250 usonajn dolarojn por kirurgio en sia dorlotbesto.

Laŭ la retejo “Bored Panda”, la ora fiŝo nomata “Bob” partoprenas la familion de 20 jaroj, kaj tuj post malkovro de malmolaĵo ĉe la brusta naĝilo de la besteto, la familianoj decidis konsulti la doktorinon “Faye Bethell”, kiu estas fama bestokuracistino en la urbo Norfolko (Anglujo – Britujo).

La koncerna diagnozo indikis kanceran tumoron. “La opcioj estis ties forigo aŭ mortigo de la besteto. Nun la fiŝo bone resaniĝas. La posedantoj de “Bob” tre feliĉas, ĉar ĝi, kiu estas plej aĝa ol iliaj gefiloj, estas konsiderata parto de tiu familio”, tion diris Bethell.

Tridek minutojn daŭris la operacio por forigo de la tumoron, sed ĝi ne estis tiel simpla, ĉar oni bezonis malgrandan version de korfrekvenca kontrolilo, kaj eta kirurgian ilaron, kaj manĝigi al Bob anestezilon.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog