Kanadano malaperinta dum kvin jaroj piediris dek mil kilometrojn ĝis Brazilo

 

stefan-pilipa-kaj-frato

En la pasinta novembro-2016 la ŝosea policistino Helenice Campos “malkovris” la kanadanon Anton Pilipa (39-jaraĝa) vagante inter aŭtomobiloj sur la ŝoseo BR-364 en la brazila subŝtato Rondonio. Tiam li portis nek dokumentojn nek monon, kaj li ne scipovis sin identigi. Anton estis kondukita al hospitalo, sed li eskapis el tie, dume la polico provis malkovri lian identigon.

Pere de la socia retejo Tvitero, Helenice trovis Stefan, la frato de Anton, kiu estis denove “malkovrita” komence de la jaro 2017 piedirante sur iu enireja ŝoseo de la urbo Manaŭso, subŝtato Amazonio, ankaŭ en Brazilo.

Pasintlunde (la 6-a de februaro), kondukite de sia frato ekde Manaŭso, Anton surteriĝis en Toronto (Kanado), kaj tie li estis arestita kaj post jura pago li estis liberigita kaj en la sama tago li vizitis la kriman forumon, kie li revenu por nova aŭdienco je la 13-a de februaro. La polico de Toronto informis, ke Anton estis akuzita pri agreso okazinta je la 29-a de januaro 2011, kaj tiam li malaperis sen atendi la koncernan aŭdiencon.

Tiu malapero okazis en la jaro 2012, kiam Anton ekfaris sian kuracadon pri skizofrenio. Antaŭ lia malsaniĝo li laboris en la urboj Vankuvero, Montrealo kaj Toronto kiel oficisto ĉe humanitaraj organizaĵoj, kiuj helpas malriĉulojn.

Li piede vagadis tra urboj kaj vilaĝoj el minimume naŭ landoj – Kanado, Usono, Meksiko, Gvatemalo, Kostariko, Panamo, Venezuelo, Kolombio kaj Brazilo.

Anton rakontas, ke en tiuj jaroj li prenis nutraĵojn kaj vestaĵojn el rubujoj, kaj foje homoj donis manĝaĵon al li. “Malbonajn homojn” li trafis survoje, sed ne nur. “Plejmulte mi spertis “malavarecon”, ĉefe lastatempe”, tion li diris.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog