Ĉu 5-jara homa gravedeco eblas?

patrineco

Lauren spertos entute 260-semajnan gravedecon. Kial? Ĉar ŝi ne povas rezigni pri sia salajro por ferii. Tia aserto estas bazo de la filmeta reklamo “A Long Five Years” (Kvin Longaj Jaroj), fare de la firmao “Biscuit Filmworks” al la socia organizaĵo “National Partnership for Women & Families”, kiu agadas favore al la rajtoj de virinoj kaj familioj.

Tiu fikcia rakonteto informas, ke nek Lauren nek sia edzo rajtas laŭleĝe ĉu patreca ĉu patrineca libertempo, sen salajra malgajno, kaj pro tio ŝi decidis prokrasti la naskiĝon de la infano, daŭrante sin graveda, ĝis plenumo de stoko de ferioj de la paro rilate al 5 jaroj, kaj nur tiam ŝi akuŝos sian idon.

Laŭ tiu organizaĵo Usono esta la ununura disvolviĝinta lando, kiu ne havas tian socian profiton kiel deviga laŭleĝe, kaj la reklamo celas, ke la spektantoj de la filmeto subskribos peticion, kiu celas ŝanĝigi la koncernan leĝon.

Jen la filmeto: ligilo


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog