Stevardino savis adoleskantinon trafitan de homa ŝakrado

shelia-fedrick

Shelia Fedrick, kiu estas stevardino de la usona flugkompanio “Alaska Airlines”, pere de skribaĵo kaŝe lasita ĉe necesejo dum flugado, savis adoleskantinon de la homa ŝakrado. Shelia miris, ke blonda knabino aspektanta 14-15-jaraĝa kaj tute aĉaspekta, estis vojaĝanta ekde la urbo Seatlo kune kun bele vestita sinjoro multe pli aĝa. “Tiu knabino ŝajnis trapasintan inferon”, tion diris la stevardino al la televidprogramo “NBC News”.

Provante dialogi kun ili, Shelia spertis reziston de tiu sinjoro, kiu eĉ malpermesis reagon de la knabino. Ŝi diskrete indikis la necesejon al la knabino, lasante tie skribaĵon, kaj skribe la adoleskantino respondis per ĝi: “Mi bezonas helpon”. La stevardino sciigis la piloton, kaj je la alteriĝo en San-Francisko la polico jam estis  atendanta la viro.

Tiu fakto, kiu okazis en la jaro 2011, nur nun reliefiĝis ĉe la usona gazetaro ĉar ĝi estis raportita je metiejo de la ne-profita organizaĵo “Airline Ambassadors”.

Laŭ la gazeto “NY Daily News” dum la jaro 2016 la homa ŝakrado plialtigis je 35,7% en Usono, kaj ties enmigrada agentejo arestis 1952 homojn pro tiu krimo, kaj identigis pli ol 400 homojn ekspluatitajn pro deviga laboro aŭ seksuma laboro.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog