Harvarda studentino konsilas pri partoprenado en laborpostenaj intervjuoj

jessica-pointing

Jessica Pointing estas studentino pri informadiko kaj fiziko ĉe la usona universitato Harvardo, kaj ŝi estis akceptita de firmaoj kiel Guglo, Fejsbuko, Aplo, Mikrosofto, Goldman Sachs, McKinseh, Bain kaj Morgan Stanley.

Intervjuita de la brazila prifinanca retejo “Infomoney” Jessica sciigis sian sukcesan formulon: “prepariĝo X rilaksado = sukcesa intervjuo”.

Ŝi naskiĝis en la urbo “Reading” (Anglujo – Britujo), kaj ŝi diras, ke sintenante tiel onia ŝanco konkeri postenon vere plialtiĝas. Ŝi havas blogon, kiu helpas junulojn je dungiĝo kaj eĉ eniri universitaten, kun instruoj pri karieroj.

Jen liaj konsiloj pri sukceso ĉe laborpostena konkurso:

1) Plenigu la hejmtaskon – eksciu ĉion pri la firmao kaj posteno.
2) Praktiko kaj strategio – zorge fari la antaŭan paŝon tre efikas je kontrolado de nervozeco antaŭ intervjuanto.
3) Havu B-planon – havi ĝin ankaŭ helpas vin je malstreĉiĝo. Konigu vian kariertabelon je pliaj firmaoj.
4) Tempo-daŭro bezonatas – nepre investu ĝin je la unua paŝo kaj por elekto de firmaoj kaj postenoj.
5) Pretiĝu je ĉiaj demandoj – sintenu honeste, sed strebu trovi vojon por respondi pri nekonata afero, ĉu teknika ĉu socia.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog