Kuracistoj forigis vivantan blaton troviĝinta ĉe cerbo de virino

blato

Lastvendrede, la 3-a de februaro, aperis iom perturba filmeto, kiu prezentas naŭzan okazintaĵon: rampantan blaton ene de la nazo de 42-jaraĝa virino nomata Selvi, kiu loĝas en la vilaĝo Injambakkam (Barato). La insekto eniris la nazon de tiu virino dum ties dormado. Vekiĝinta, ŝi suferis akran kapdoloron kvazaŭ ia ardaĵo ĉe sia kranio. Ŝi, kiu laboras kiel domservistino, asertis, ke ŝi spertis “ion moviĝantan” ene de sia nazo.

Kiam la blato estis kaptita, tiam ĝi lokiĝis je la naza kavo (inter la okuloj de Selvi). Laŭ la doktoro MN Shankar, kiu estas estro de la fako otorinolaringologio ĉe la hospitalo “Stanley Medical College” en Ĉenajo (Barato), la foriga procedo daŭris 45 minutojn. Li klarigis ankaŭ, ke ŝi povus morti, se la blato mortus sen ties malkovro, ĉar infekto disvolviĝos trafante ŝian cerbon.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog