La ulo kiu vendis sian dorson al artkolektisto

tatuo

Tim Steiner (40-jaraĝa) estas eksestro ĉe tatuejo en Zuriko (Svislando), kaj antaŭ dek jaroj li plenigis sian tutan dorson de tatuaĵo desegnita de la belga tatuisto Wim Delvoye, kiu famiĝis pro tatuado sur porkoj. Post tio Steiner vendis tiun tatuaĵon al germana artkolektisto, kio signifas, ke post lia morto sia haŭto estos enkadrigita kaj ĝi iĝos pentraĵo.

La verko, nomita TIM, estis aĉetita de la gemana artkolektisto Rik Reinking en la jaro 2008 kontraŭ 150 mil eŭroj, kaj Steiner ricevis triono de tiu sumo.

Laŭ la koncerna kontrakto Steiner deĵoru senĉemize montrante sian dorson ĉe artgalerioj minimume trifoje jare. “La artverko estas sur mia dorso. Mi estas nur tiu ulo, kiu alportas ĝin ĉien”, tion diras li.

Lia unua prezentado okazis en 2006 en Zuriko, kiam la tatuaĵo ankoraŭ ne estis tute plenumita, kaj pasintjare kiam la tatuaĵo dekjariĝis, li faris sian plej longan ekspozicion en la muzeo MONA de la urbo Hobarto, Tasmanio – Aŭstalio (tut-jare, ses-taga semajne, kvin-hora tage).


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog