Rusa kuracisto efektivigis mem-kirurgion

rogozov
Tio estis impresa faro. Dum ekspedicio en Antarkto je la 1960-jaroj la 27-jaraĝa rusa kuracisto Leonid Rogozov grave malsaniĝis. Lia misio, kune kun aliaj 11 viroj, estis konstrui la “Stacion  Novolazarevskayan”, kaj februare 1961, post pretigo de la laboro, ili enloĝiĝis tie por fronti la teruran vintron.

“Kiel kirurgo, li facile diagnozis sian akran apendiciton”, tion diris intervjue al BBC la filo de Rogozov, nome Vladislav.

Fine de aprilo Rogozov estis en danĝero pro manko de ekstera helpo – vojaĝo al Rusujo okazis jare, per 36-taga veturado mare. Li nepre trapasu kirurgion, sed ĉar li estis la ununura kuracisto tie, li konsciis, ke si mem plenumu ĝin.

Tre detale Rogozov skizis planon, kaj instruis siajn kunulojn. Sukcese li forigis la apendicon, kiu laŭ aspekte eksplodus post unu tago. La tuta procedo daŭris du horojn.

Nuntempe apendicektomioj (operacia forigo de apendico) estas kutima procedo por ekspedicianoj de pluraj landoj antaŭ restado en Antarkto, kaj rekomendita de kuracistoj en estonteco al kosmonaŭtoj ĉe kolonioj sur Luno kaj Marso.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog