Ujo pri rapid-manĝaĵo malbonas al sano, laŭ esploro

pako

Studo fare de “Instituto Silent Spring” en Usono indikas, ke pakoj rezistantaj al graso, uzataj por teni picojn kaj hamburgerojn, povas enhavi kemie fluoritajn substancojn, kiuj estas potenciale malsaniga.

La esploro taksis pli ol 400 paperan kaj kartpaperan pakojn de 27 usonaj retoj pri rapidmanĝejoj. La kompostaĵoj uzataj en ĝia fabrikado, kiuj tuŝas la manĝaĵon, povas modifigi la mem-replikiĝon de DNA. La konsumantoj de rapid-manĝaĵoj emos al komplikaĵoj kiel frua pubereco, misfekundeco, tiroid-malsanoj, obezeco, kancero kaj diabeto.

Laurel Schnaider (kemiistino) estas la ĉefa aŭtoro de tiu studo, kiu aperis ĉi-semajne en la revuo “Environmental Science & Technology Letters”.

Infanoj estas plej minacataj de tiu problemo.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog