Forpasis en Niĝerio la 130-edzina poligamiulo

mohammed-bello-abubakar

Lastsabate (la 28-a de januaro) la islama pastoro Mohammed Bello Abubakar, kiu praktikadis poligamion, forpasis je la aĝo 93 jaroj pro mistera malsano, lasante 203 gefilojn kaj 130 edzinojn, estante kelkaj el ili gravedaj. Laŭ lia persona asistanto, tiu religia gvidanto antaŭvidis sian morton iom antaŭ ties efektiviĝo.

En 2008 Mohammed Bello Abubakar estis riproĉita de aliaj islamaj gvidantoj (ankaŭ poligamiuloj), pro lia kvanto de edzinoj. Tiam li estis edzo de 86 virinoj, kaj liaj kolegoj petis, ke ĝis poste 48 horoj, li divorcu disde 82 edzinoj, pro la limiganta tradicio unu edzo po kvar virinoj, sed li rifuzis tion. Laŭ li daŭri edziĝi estas dia misio sia. De 2008 ĝis 2017 li akiris pliajn 44 edzinojn, kaj laŭ la retejo de la brita gazeto “Daily Mail” nur dek da liaj edziĝoj malsukcesis, kiuj rezultis je divorcoj.

Poligamio aŭ pluredzeco estas geedza praktiko, kie unu persono havas pli ol unu edzon aŭ edzinon samtempe. Bigamio aŭ duedzeco estas ankaŭ poligamio, sed tiam persono havas ekzakte du geedzojn.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog