Kiel pasaĝeroj, princo veturigis per aviadilo siajn okdek falkojn

falkoj.jpg

Tiu okazintaĵo estis diskonigita de iu uzanto de la socia novaĵretejo “Reddit”, kiu enmetis tie bildon senditan de sia amiko-kapitano, kaj laŭ tiu afiŝo la afero temis pri princo el Sauda-Arabujo.

Tio povas ŝajni strangege al tiuj kiuj malofte flugas Mezoriente, sed tie oftiĝas falkoj kune kun pasaĝeroj je flugoj per aviadilo. Eĉ pasporton kun 3-jara valideco tiaj birdoj posedas, kaj ili devas porti identigon ĉe piedartiko.

La flugkompanio “Ethiad Airways” diris al la retejo “Business Insider”, ke laŭ la aspekto de la uniformoj kaj detaloj de la aviadilo, tiu foto estis farita ĉe unu el siaj flugoj. La retejo informis ankaŭ, ke la bestoj staru unuope ĉe sidloko, sur ia tuko.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog