Kodumuloj krimis kontraŭ hotelo

elektronika-sxlosilo

Je la nuntempa konektita mondo, kodumulaj atakoj oftiĝas. Kontraŭ tiaj nedezirataj okazaĵoj aŭstra hotelo konsideras eĉ fari teknologian retropaŝon, koncerne al seruroj de la ĉambroj, anstataŭante tiajn ciferecajn por tiaj malnovaj, kun tradiciaj ŝlosiloj. La ideon, eble neserioza, pripensis la estro de “Seehotel Jaegerwirt”, kiu estis devigita fari pagon postulita de kodumuloj, kiu blokigis la ĉambrojn de la gastoj.

Okazis la jeno: estante la hotelo plena je gastoj, ĝia sistemo pri seruroj estis invaditaj de kodumuloj, kies sekvo estis la restado de la gastoj ekster la ĉambroj. Almenaŭ tiuj ene de la ĉambroj glate eliris, sed ili ne sukcesis re-eniri se oni fermigus la pordon. Por reakiri la mastrumadon de la sistemo la hotelo estis devigita pagi per bitmono sumon egalan al 1.600 usonaj dolaroj.

“Ni planas, por la venonta renovigo de la ĉambroj, uzadon de tradiciaj seruroj, kun realaj ŝlosiloj, simile al 111 jaroj antaŭe, en tiu tempo de niajn praavoj” ironie tion asertis la hotelestro.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog