Juna aktoro ‘adoptis’ maljunulinon malsanan

solidareco

Usona aktoro reliefiĝis pasintsemajne ĉe la internacia gazetaro pro sia sinteno plena je nobleco. Chris Salvatore estas 31-jaraĝa kaj decidis “adopti” sian maljunan najbarinon suferantan pri leŭkemio, kiu aĝas 89 jarojn kaj ŝi loĝis sole ĝis tiam. Nun, loĝante kune en la urbo Los-Anĝeleso (Usono), ili spertas ĝojajn momentojn hejme, kortuŝante interretuzantojn per afiŝado de fotoj.

“Ŝi aludas pri mi kiel ‘la nepon, kiun ŝi neniam havis’ “, tion raportis Salvatore pri Norma Cook, kiu estis sia najbarino de kvin jaroj. Nehavanta filoj, ŝi loĝadis kune kun kato.

Pasintjare la maljunulino estis diagnozita pri leŭkemio, kaj lastatempe ŝi restis dumonate enhospitaligita pro pneŭmonio, kaj la aktoro eĉ aranĝis financan kampanjon pro la kostoj de la kuracado, sed ĝi ne sufiĉis. Tial Salvatore decidis inviti ŝin loĝi kun si, ĉar nepre ŝi bezonas tuttempan akompanadon.

“Ŝi iĝis treege feliĉa pro mia invito. Ja ĉiutage mi jam vizitadis ŝin, kaj ŝia ununura opcio estis loĝi en maljunulejo, sed mi ne povus konsenti je tiu destino al iu, kiu mi konsideras kiel mia avino”, tion asertis Salvatore.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog