Kato trafita de trajno ricevis piedajn enplantaĵojn

kato

Bulgara bestokuracisto redonis moviĝemon al la juna kato nomata Pooh, enplantante en ĝi du artefaritajn piedojn el titano kovrita de kaŭĉuka polimero. Monato post la operacio Vladislav Zlatinov, kiu estas veterinara kirurgo en Sofio (Bulgarujo), diris al la novaĵagentejo AFP, ke “ĝi povas esti taksata kiel sukcesaĵo”.

Pooh, kiu ankoraŭ restas en la veterinara kliniko, nune ludas per siajn artefaritajn piedojn same kiel aliaj katoj samaĝaj, laŭ konstato fare de AFP-ĵurnalisto.

Trovita pasintaprile je fervoja ĉirkaŭaĵo de bulgara kampara regiono, la kato eble perdis siajn postajn piedojn pro trafo de vagonaro.

“Pooh postvivis ĉar ĝi ne restis iele-trapele”, tion asertis ĉi-vendrede (la 27 de januaro) Vyara Mladenova, el la NRO pri bestaj rajtoj “Let’s Adopt” (Ni Adoptu), kiu financis la operacion.

Ĝoje Zlatinov diris: “Esperiga estas, ke inkluzive je ne-riĉa lando kiel Bulgarujo oni sukcesas plenumi tiajn novigaĵojn”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog