Post 20 jaroj Japanujo denove havas niponan Jokozunon

sumoo

Eble sumoo estas la plej tradicia luktarto en Japanujo, kiu inventis tiun sporton kaj nur tiulande ĝi rolas profesie. Sed ekde 1998 estis neniu japano kronita kiel Jokozuno, kiu signifas “moŝta ĉampiono de sumoo-asocio”.

Sumoo estas japana luktarto. La regulo estas tre simpla. La unua luktisto kiu tuŝas la grundon per alia parto de la korpo ol la piedplando, aŭ kiu eliras el la ronda luktloko, tiu perdas. Ne estas permesata bati la kontraŭulon per malfermata mano nek ataki la fragilajn partojn de lia korpo (okuloj, hararo, seksaj organoj). La bataloj okazas dum turniroj sesfoje jare kiuj daŭras dek-kvin tagojn. Fakte, la sumoo ne estas nur sporto, sed ankaŭ kultura rito kun eĉ religia senco.

La lastaj japanoj apartenintaj al tia supera grupo de Jokozunoj estas Takanohana Koji (promocijaro 1994 – emeritjaro 2003) kaj Wakanohana Masaru (promocijaro 1998 – emeritjaro 2000).

Sed nun denove estas tia ĉampiono, nome Kisenosato Yutaka, kiu je la lasta dimanĉo, la 22-a de januaro, konkeris la Imperiestran Pokalon, sian 73-an titolon. Li estas 30 jaroj aĝa, 174 kilogramoj peza, naskiĝinta en la Gubernio Ibaraki, insulo Honŝuo.

“Mi respekte akceptas tiun honoron per mian tutan humilecon. Mi strebos por ne malhonorigi la nomon de la Jokozunoj” , tion intervjue asertis la luktisto, kiu iĝis la 72-a ĉampiono de la kategorio.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog