Apokalipsa Horloĝo indikas pluan proksimiĝon al noktomezo

apokalipsa-horlogxo

La homaro staras nun je nur du minutoj kaj duono antaŭ la noktomezo, kiam okazos la fino de la mondo, laŭ la “Apokalipsa Horloĝo”. Ĝi estis ĵus anticipita, kaj la ĉefa kialo estis la venko de Donald Trump.

La Apokalipsa horloĝo estas simbola horloĝ-sfero kreita en la jaro 1947 (kiam ekis la malvarma milito) kaj ĝi estas prizorgata de la estraro de la Bulteno de Atomaj Sciencistoj de la Universitato de Ĉikago. Ĝi montras, per analogio, kiom da minutoj restas al la homaro ĝis la noktomezo, horo kiu reprezentas la totalan detruon pro milito aŭ nuklea katastrofo.

Lawrence Krauss e David Titley, kiuj estas kunordigantoj de la organizo, klarigis, ke tiu nuna anticipo je tridek sekondoj oni ŝuldas al malkapablo de la internacia komunumo regi la du ĉefajn premajn minacojn al la homaro, nome nukleaj armiloj kaj klimataj ŝanĝoj. Sed tiaj danĝeroj estis plialtigitaj ĉar “Usono havas nun prezidenton, kiu promesis bremsi progreson je ambaŭ tiaj klopodoj”, tion ili diris.

La horo sur tiu horloĝo jam estis ŝanĝita 19 fojoj, kun variado (antaŭ noktomezo) de du minutoj en 1953, ĝis 17 minutoj en 1991.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog