Nederlando devigas aŭtistojn malfermi pordon per dekstra mano

malfermi-pordon

Oni taksas, ke en Nederlando ekzistas pli da bicikloj ol loĝantoj – entute estas 18 molionoj da bicikloj por 17-miliona loĝantaro. Tio bonas, sed nedezirata problemo estiĝas: plialtigo je la nombro de akcidentoj inter aŭtoj kaj bicikloj, eĉ je lando tia, enhavanta 35 mil kilometrojn da biciklovojoj.

Por solvi tiun problemon la nederlandaj stirlernejoj instruas siajn lernantojn, je eliro el la aŭto, malfermi ties pordon ĉiam pere de la kontraŭflanka mano.  Tia simpla ago devigas turniĝon de la korpo helpante akiri la kutimon rigardi malantaŭ kiam oni eliras la veturilon.

Tiamaniere, je la fina ekzameno pri ŝoforado, krom observi ĉiujn regulojn, kaj plenumi manovrojn, la nederlandanoj devos fari la geston per natura maniero, sen bezono de rilata atentigo fare de la kontrolisto, ĉar male la lernanto malsukcesos en la ekzameno.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog