Fejsbuko ne plu montras la etikedon “re-redaktita”

 

En 2013 Fejsbuko lanĉis la rimedon “Redakti la afiŝon”, kiu ĝis tiam estis multe petata de la uzantoj. Post iu modifo farita en la afiŝo tuj ĝi ekmontris supre la etikedon “re-redaktita”.

La plej granda socia retejo de la mondo decidis forigi la etikedon “re-redaktita”, kiu estis montrata kiam oni modifis afiŝitan skribaĵon. Ekde nun eblas scii pri ŝanĝo farita nur alklakante sur la kaŝita menuo de la afiŝo. Tie oni trovas la opcion “vidi historion pri redaktado”, kiu aperas je ĉiuj modifitaj afiŝoj.

Tiu ŝanĝo ne estis sufiĉe notita de la uzantoj kaj Fejsbuko oficiale ne informis pri ĝi, kiu trafis kaj komputilan kaj poŝtelefonan versiojn.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog