Zambio – Unu libertempa tago dum menstrua periodo

zambio

Diskutado ekestas nuntempe en la suda afrika lando Zambio, pri la  laborista leĝo konata kiel “Patrino-Tago”, kiu permesas al virinoj, ne nur patrinoj, unutaga ripozado dum la menstrua periodo, sen bezono prezenti medicinan atestilon.

Tie la virinoj ne bezonas antaŭe informi pri siaj intencoj ne deĵori iam –  je la tago mem sufiĉas telefoni por informi, ke ŝi profitas la “Patrinan Tagon”.

“Mi pensas, ke tiu leĝo bonas, ĉar virinoj spertas malkomfortojn dum menstrua periodo”, tion diris Ndekela Mazimba, kiu laboras je publikaj rilatoj.

Sed ne ĉiuj subtenas tiun profiton, kaj inter la kontraŭuloj estas ankaŭ multaj virinoj.

Mutinta Musokotwane-Chikopela estas edziniĝinta, 3-infana patrino kaj agadas per plena periodo je merkatiko kaj neniam uzis la Patrinan Tagon: “Mi opinias, ke la virinoj misuzas tiun leĝon, ĉefe pro manko de kontrolilo pri tia menstrua stato” tion ŝi asertis.

Eble al la popolo de Zambio pli grave ol la profitoj estas la intenco de la leĝo.

Laŭ la advokatino Linda Kasonde: “Kadre de Zambio, la leĝo “Patrino-Tago” gravas ĉar ĝi agnoskas, ke la virinojn estas la ĉefaj zorgantoj de la individuoj je nia socio – ĉu edziniĝintaj aŭ ne”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog