Domo kapo-malsupre estis konstruita de emerita masonisto

domo

Valdivino Miguel da Silva emeritiĝis kiel masonisto kaj en la urbo São Mateus, subŝtato Espirito-Santo (Brazilo), li konstruis domon kapo-malsupre, kiu enhavas dormĉambrojn, banĉambron kaj kuirejon.

Tuŝante la gazonon malsupre estas la tegmento. Kamentubo kaj akvujo ankaŭ sin apogas je la planko por teni la konstruaĵo. La antaŭa pordo estas nur dekoracia kaj la funkciantaj pordoj troviĝas malantaŭe.

Tiom nekutima, la konstruaĵo iĝis vidindaĵo en tiu regiono.

Malgraŭ lia ligo al la domo, Valdivino diris, ke ĝi ne celas al loĝejo de sia familio, sed al luado.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog