Germanujo volas gastigi la Eŭropan Futbal-Ĉampionadon en la jaro 2024

stadiono

Reinhard Grindel, la prezidanto de Germana Futbal-Asocio (germane Deutscher Fußball-Bund – DFB) anticipe anoncis, ke Germanujo kandidatiĝos kiel sidejo de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado de 2024. Laŭ li tiu ĉampionado povos iĝi projekto instiganta de la tutan germanan futbalon.

En Germanujo oni havas stadionojn kaj ŝufiĉan infrastrukturon, kaj ni ja kapablas aranĝi iun eŭropan ĉampionadon finance sana – tion asertis Grindel.

Finnlando, Danujo, Norvegujo kaj Svedujo pripensas kunan kandidatiĝon por konkuri kun Germanujo – kiu gastigis la eventon en 1988, kiam nur ok selektitaroj konkuris en la turniro. Turkujo ankaŭ oni citas kiel ebla kandidato. La elekto de la sidejo de tiu eŭropa sporta evento oni faros septembre-2108.

La Eŭropa Futbal-Ĉampionado estas futbala turniro kiu okazas ĉiun kvaran jaron en iu Eŭropa lando, kaj partoprenas ĉiuj eŭropaj naciaj futbal-teamoj kiuj sukcesis kvalifikiĝi.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog