Hundineto postvivis al engluto de 20-centimetra tranĉilo

hundino

La hundino Macie englutis kuirejan tranĉilon, kies longo estas ĉirkaŭ 20 centimetroj, sed ĝi postvivis. Bestomedicina hospitalo de Glasgovo (Skotlando) diskonigis radiografiajn bildojn de la tranĉilo interne al la korpo de la unu-jara hundino.

La kliniko “People’s Dispensary for Sick Animals” (Popola Dispensario por Malsanaj Bestoj) informis, ke Irene Paisley (46-jaraĝa) venigis la hundineton de la raso “Staffordshire Bull Terrier” al hospitalo post rimarki, ke ĝi estis sufokiĝanta.

Per radiologia ekzameno la hospitalo konstatis, ke la tranĉilo trafis stomakon kaj inteston, kaj tiam ĝia pinto ankoraŭ troviĝis en la gorĝo de la besteto. La kirurgio por forigo de la tranĉilo estis sukcesa kaj nun Macie estas resaniĝanta.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog