Sonsistemo de aŭtoj atentigos stiristojn pri alproksimiĝo de ambulanco

ambulanco

Studentoj de Reĝa Teknologia Instituto (Stokholmo – Svedujo) kreis sistemon, kiu  garantias, ke la stiristo ĉiam aŭskultos la sonadon de alproksimiĝanta ambulanco. Kiamaniere? Silentigante la aŭtomobilajn sonsistemojn ĉirkaŭe.

Tiu sistemo, nomata “EVAM System”, silentigas ludantajn sonojn de la aŭtoj proksimaj de la ambulanco, kaj anstataŭas ilin por iu averto. Tiamaniere la stiristoj estos sufiĉe atentaj por ne prokrasti la trapason de la ambulanco.

La koncerna signalo estas sendita laŭlonge de la FM-bando (frekvencmodulado) al ĉiuj aŭtoj kun “Radio Data System (RDS)”.

“Ni volas antaŭaverti la stiristojn celante mildigi streson, kiu kompromitas la sekurecon surstrate”, tion diris unu el la kreintoj de la sistemo, Mikael Emeberg.

Tiu sistemo estos provata en Svedujo ekde la venonta aprilo.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog