Kantisto de “Aerosmith” aŭkcios 1216-ĉevalpovan aŭtomobilon

sportauxtomobilo

Steven Tyler, la kantisto de la usona rokmuzika bando “Aerosmith”, aŭkcios sian 1216-ĉevalpovan ludilon je la venonta 20-a de januaro.

La rokisto posedas unu el la nur kvin unuoj de la sporta modelo “Venom GT Spyder”, kiu estis konstruita de la firmao “Hennessey” en la jaro 2013-a, kun prezo je 1,1 milionojn da usonaj dolaroj tiam. Sub la kapoto, la aŭtomobilo de la fama muzikisto enhavas V8-motoron (7.0) kun 1.216 ĈP, kaj ĝi estas kuplita al mana rapidumujo 6-rapideca. Tiu agordo kapablas akceligi la aŭton ĝis 100 kilometrojn/hore je nur 2,4 sekundoj.

La tuta enspezo de la vendo de “Venom GT Spyder” estos donata al “Janie’s Fund”, kiu estas organizaĵo kreita de Steven Tyler por helpado de knabinoj trafitaj de seksa misuzo. La aŭkcio estos aranĝita de la firmao “Barret-Jackson”, en la usona subŝtato Arizono.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog