Fejsbuko iĝas zono pri ĉasado de friponoj

Per la socia retejo Fejsbuko lastatempe oni deirpunktas esplorojn pri aparta persono koncerne al ties vivmaniero, vojaĝado, riĉeco, aĉetado kaj vizititaj lokoj, ktp, kaj nuntempe tia estas ofta ago fare de privataj esploristoj celante trovi kaŝitajn heredaĵon de homoj, kiuj malaperigis siajn posedaĵojn por ne pagi siajn ŝuldojn pri pruntoj kontraktitaj en bankoj.

En la urbo Kampinaso (Brazilo) iu itala entreprenisto, kiu estas posedanto de fabriko pri dancantaj robotoj, neniam imagus, ke afiŝita foto pri sia familio ĉe naĝejo povus kompromiti la heredaĵon, kiu li transdonis al aliuloj por eviti pagon de iu milionobla ŝuldo. La foto, kiu estis afiŝita en Faejsbuko de iu parenco lia, montris la konturojn de neofta kurba naĝejo. Tiu aspekto nekutima de la korto sufiĉis por identigo de iu palaceto, pere de la ilo Guglo-Tero, la servo de Guglo kiu prezentas bildojn de la Tero kaptitaj de artefaritaj satelitoj.

Ekde tiu malkovro la esploristoj de la firmao “Jive Investments”, kiu administras investajn fondusojn de kreditoj akiritaj de bankoj, sukcesis identigi pri tiu entreprenisto, ties heredaĵon kiu estis en la manoj de aliuloj.

La firmao Jive havas ok mil ŝuldojn por pagpostuli, kaj laŭ ĝia partnero Guilherme Ferreira neniu el la ŝuldantoj restas forgesita. Tiu sinteno celas instigi ilin al negocado.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog