La impresa bildo pri vulpo ene de glacibloko

vulpo

Lastvendrede, la 13-a de januaro, impresa bildo pri glaciigita vulpo oni diskonigis tra la mondo. La registron faris la ĉasisto Franz Stehle proksime al rivero Danubo en sudokcidenta Germanujo.

Stehle, per intervjuo al la germana novaĵagentejo DPA klarigis, ke la vulpo dronis tie post fali en la akvo de la rivero, kiu estis kovrita de maldika glaci-tavolo.

Li prenis la blokon enhavantan la beston je la 2-a de januaro, kaj li decidis ekspozicii ĝin ĉe hotelo en la vilaĝo Fridingen, kiu bordas la riveron Danubo, por atentigi la homojn pri la danĝeroj ĉe la riveroj dum la vintro.

Ankaŭ asertis la ĉasisto, ke ne maloftas la dronado de bestoj trapasantaj surfacojn de glaciigitaj riveroj dum la malvarmaj sezonoj. “Mi jam rimarkis cervedojn kaj aproj”, tion li diris.

Vintroŝtormoj estas oftaj, de la lastaj semajnoj, tuteŭrope.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog