Giganta asteroido preterpasis tre proksime al terglobo

asteroido

Asteroido kun dimensio simila al 10-etaĝa konstruaĵo tre proksime preterpasis la Teron last-dimanĉe, la 8-a de januaro. Tiu ĉiela korpo estis je 193 mil kilometroj de la Tero kaj tio estas distanco malpli granda ol tiu ekzistanta inter nia planedo kaj la luno – ĉirkaŭ 300 mil kilometroj.

Nomata “AG13”, ĝi estis observata de la usona projekto “Catalina Sky Survey” (Ĉiela Enketo Catalina), de la Universitato de Arizono, Usono. Estante inter 15 kaj 34 metroj longa, ĝi moviĝis je 16 kilometroj/sekunde, kaj ĝi trairas la orbitojn de Venuso kaj Tero. “Ĝi moviĝis rapidege kaj tre proksime de ni”, tion asertis la astronomo Eric Feldman, citita de la gazeto “Daily Mail”.

Tia fenomeno – asteroido preterpasante la Teron – ne estas malofta, kaj laŭ la programo “Near Earth Object”, de la usona agentejo de kosma esplorado “NASA”, nur januare oni atendas 38 alproksimiĝojn de asteroidoj.

Sed tiaj okazaĵoj povas ankaŭ esti dangeraj. En 2013 meteoro trafis la regionon de Chelyabinsk (Rusujo) vundante pli ol mil homojn.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog