Forpasis la 105-jaraĝa ĵurnalistino kiu unuafoje raportis pri komenciĝo de la Dua Mondmilito

clare-hollingworth

Mortis ĉi-lunde (la 10-a de januaro) en Honkongo (Ĉinujo) la eksa milit-korespondisto brita Clare Hollingworth je la aĝo 105 jaroj.

Ŝi naskiĝis en la urbo Leicester, 150 kilometroj malproksime de Londono (Unuiĝinta Reĝlando), kaj ŝi estis la unua kiu informis pri la germana invado de Pollando, aŭguste 1939, kies sekvo estis la granda konflikto sur Eŭropo.

Hollingworth estis komencanta raportisto de la brita gazeto “Daily Telegraph”, kaj kiam ŝi estis vojaĝanta de Pollando al Germanujo en 1939, tiam ŝi rimarkis la koncentriĝon de germanaj trupoj ĉe la pola landlimo.

Post la Dua Mondmilito ŝi raportis ankaŭ pri konfliktoj en Vjetnamujo, Alĝerio kaj Mezoriento.

Sed Hollingworth havis sekreton, kiu estis diskonigite nur multaj jaroj post la Dua Mondmilito: ŝi helpadis miloj da rifuĝintoj eskapi de nazismo.

Je sia lasta naskiĝdatreveno (105-a) ŝi gajnis specialan donacon: dankmesaĝon fare de virino, kiu estas unu el la homoj kiu Hollingworth helpis savi.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog