Laŭ fakulo la nuntempaj infanoj neniam stiros aŭtojn estontece

sxoforestingo

Henrik Christensen, kiu estas robotika fakulo kaj direktoro de Kunteksta Robotika Instituto de San-Diego (Usono) asertis la jenon: “Mia antaŭvido estas, ke la nuntempaj infanoj neniam stiros aŭtojn estontece. La aŭtonomaj veturiloj alvenos en la merkato ĝis post 10-15 jaroj. Ĉiuj aŭtomobilaj kompanioj – Daimler (Mercedes-Benz), GM, Ford – asertas, ke ili volas aŭtonomajn aŭtojn surstrate ene de kvin jaroj.

Laŭ li ne temas pri manko de plezuro stiri, tute male, sed temas pri tiom da tempo  oni restos ĉe trafiko, anstataŭ prizorgi ion alian. Henrik diras, ke la apero de aŭtonomaj veturiloj ebligos duoblon da aŭtomobiloj surstrate sen pluan infrastrukturon.

Krome, laŭ kreskanta tezo ĉe aŭtomibila industrio – inklude Elon Musk kaj John Zimmer (de la firmao “Lyft”, konkuranto de “Uber”) – Henrik ankaŭ kredas, ke iĝi “posedanto” de aŭtomobilo estos koncepto kiu malaperos ĝis post 20 jaroj.

“Oni ne plu bezonos parkejojn sur urbocentroj. Teorie vi ordonos al la aŭto: ‘Prenu min je la 16-a horo’. Maksimume je post 20 jaroj, vi eĉ ne posedos aŭton – ĝi iĝos servo”, tion li diris.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog