Artefarita inteligenteco anstataŭas dungitojn ĉe asekurkompanio

Ĉu vi jam aŭdis pri “Watson”, tia artefarita inteligenteco de IBM? Baldaŭ tiu roboto povos ŝteli vian postenon.

La japana asekurfirmao “Fukoku Mutual Life” maldungis 34 funkciulojn, kiu estos anstataŭitaj de tiu IBM-platformo, kiu estos uzota por kalkulado de ŝulditaj pagoj al siaj klientoj. Tiu laboro estis mane plenumitaj de analistoj, kaj oni atendas plialtigo je 30% ĉe ĝia efikeco pro la nova sistemo.

Laŭ la firmao tiu investo de 1,4 milionoj da pundoj (ĉirkaŭ 1,6 milionoj da eŭroj) estos repagata je malpli ol du jaroj.

Studo fare de Monda Ekonomia Forumo indikas, ke ĝis 2020 la antaŭenigo de teknologio respondecos pri nuligo de 5,1 milionoj da postenoj.

Nu, ŝajne ne nur manlaboro, sed ankaŭ intelekta tasko plenumita de homoj estos anstataŭitaj tiamaniere.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog