105-jaraĝa biciklisto akiras novan rekordon

France Hour Record 105 Years Old

Robert Marchand estas franco aĝanta 105 jarojn kaj li pruvis, ke biciklado ankaŭ estas por maljunuloj. Kiam li estis 102-jaraĝa tiam la Internacia Biciklada Unio estis devigita krei apartan kategorion, tiun por centjaruloj, pro tiom da pedalado fare de li.

Ĉi-merkrede (la 4-a de januaro) Marchand superis sian propran rekordon pri kilometroj trairitaj dum unu horo, je la kategorio por biciklistoj aĝantaj 100 jarojn aŭ pli. Li plenumis 22.547 kilometrojn, per 92 turnoj, en la nacia ciklodromo de Saint-Quentin-en-Yvelines, proksime al Parizo (Francujo).

“Mi ne estas ĉi tie por iĝi ĉampiono. Mi estas ĉi tie por pruvi, ke eĉ aĝanta 105 jarojn oni povas bicikli” tion diris Marchand.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog