Mesoentero estas agnoskita kiel la 79-a organo de la homa korpo

 

mesoentero

La mesoentero estas antaŭlonge konata de la homa anatomio. Ĝi estis priskribita de la brita kirurgo Frederick Treves en la jaro 1885-a, sed desegnoj de la 15-a jarcento, fare de la italo Leonardo da Vinci jam identigis tiun strukturon respondecan pri la ligo de la intestoj al la abdomen-muro. Dum jarcentoj ĝi estis taksata kiel unu el la partoj de peritonio, sed nova studo nelonge aperinta en la prestiĝa scienca periodaĵo “Lancet Gastroenterology & Hepatology“ altigis la mesoenteron al statuso de organo, tiu 79-a de la homa korpo.

Calvin Coffey, kiu estas profesoro de la Universitato de Limerick (Irlando), kaj aŭtoro de la studo, asertis, ke “dum la komenca esplorado oni konstatis, ke la mesoentero, kiu konektas la inteston kun la korpo, estas unupeca organo. Ĝis tiam ĝi estis rimarkita kiel fragmentita, ekzistanta nur je kelkaj lokoj, kompleksa stukturo. Tia anatomia priskribo, kiu estis difinita dum la lastaj cent jaroj malĝustas. Tiu organo estas nek fragmenta nek kompleksa”.

Laŭ Coffey tiu malkovro gravas ĉar ĝis nun ne ekzistis ia fako pri mesoentera scienco. Post tiu konstato pri ĝia anatomio kaj strukturo, la venonta paŝo temas pri esploro de la rilata funkcio.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog