Operacio forigas kirurgian tondilon lasitan 18 jarojn antaŭe en vjetnamo

kirurgia-tondilo

Ma Van Nhat, nuntempe 54-jaraĝa, trapasis kirurgion en 1998 post aŭtomobila akcidento kaj nur nelonge li malkovris, ke tiam la kuracistoj forgesis kirurgian tondilon en sia ventro.

Lastatempa diagnozo per sonografio revelaciis 15-centimetran tondilon proksime al la kojlo de Ma Van Nhat, poste ties plendo pri stomakaj doloroj.

Laŭ la novaĵretejo “Suc Khoe va Doi Song”, kiu estas proparolanto de Vjetnama Ministerio pri Sano, Nhat dum preskaŭ du jardekoj “manĝadis, trinkadis kaj agadis per sufiĉe normala maniero”.

La viro trapasis 3-horan kirurgion en la hospitalo “Gang Thep Thai Nguyen”, 80 kilometroj norde de Hanojo, kaj “sufiĉe bone ĝi resaniĝas”, tion informis Ngo Trung Thang, kiu estas sub-estro pri ĝeneralaj aferoj de tiu malsanulejo.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog