Post tri jaroj Bitmono denove superas 1.000 usonajn dolarojn

bitcoin

Fine de la lasta dimanĉo (la 1-a de januaro 2017)  la cifereca devizo Bitmono malfermis 2017-an jaron unuafoje superante kurzon je USD 1 mil, ekde la 11-a de decembro 2013. Kun valoriĝo je 125% en 2016 ĝi superis ĉiujn konkurantajn devizojn eldonitajn de centraj bankoj.

Bitmono plialtiĝis 2,5% al USD 1.022 ĉe “Bitstamp” en Eŭropo, kiu estas unu el la plej grandaj platformoj por interŝanĝi tian ciferecan devizon.

Bitmono estas ia devizo simile al dolaro kaj eŭro, sed ĝi ekzistas nur virtuale. Ĝi ne estas eldonita de centra banko, sed estas disdonita de tempo al tempo fare de  centra softvaro kreita antaŭ ok jaroj de Satoshi Nakamoto (kromnomo de japana programisto, aŭ grupo da programistoj).


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog