Cirkulado de eŭro 15-jariĝas

euxro

La unua tago de 2017 markas la 15-an datrevenon pri ekcirkulado de eŭro, kiu estas la devizo kreita de Eŭropa Unio por integriĝo de la ekonomio de ties lando-membroj.

Tiu eŭropa devizo estis enkondukita je la 1-an de januaro 1999, sed dum tri jaroj ĝi funkciis nur virtuale, tio estas, sen operacioj per monbiletoj kaj moneroj.  Komence de la 2002-a jaro eŭro ekcirkuladis per monbiletoj, kaj de tiam ĝi etendiĝas je la membroj de la bloko, estante nuntempe adoptita de 19 el 28 landoj.

Litovujo estas la lasta lando kiu adoptis la komunan devizon, je la 1-an de januaro de 2015, kaj ĝis nun neniu lando forlasis ĝin.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog