Forpasis la inventinto de Kinderovo

 

william-salice

William Salice, la kreinto de Kinderovo, mortis lastĵaŭde (la 29-a de decembro) en la norditala urbo Pavio, je la aĝo 83 jaroj, laŭ anoncis la fondaĵo “Colora tu vida”, kiu estis fondita de li por helpi junulojn.

Salice iĝis ekde la 60-jardeko ĉefa asistanto de la vizia itala entreprenisto Michele Ferrero (li forpasis en 2015), kiu kreis la faman avelo-kremon “Nutella”.

Je la 70-jardeko Salice kune kun Ferrero patentis la popularan ĉokoladovon, kun eta ludila surprizo ene. Tiu kreaĵo tuj furoris kaj milionoj da Kinderovoj estis vendataj dum pli ol 40 jaroj.

“La vera elpensinto estis Ferrero, kaj mi estis nur la plenumanto” tion diradis Salice, kiu ankaŭ kunlaboris je la kreado de aliaj produktoj, inter ili la eleganta “Ferrero Rocher”.

Post lia emeritiĝo en 2007, per la kroma profito je 400 mil eŭroj ricevita Salice fondis la lernejon kaj metiejon “Colora tu vida” ĉe la Itala Riviero, por helpi junulojn aĝantajn inter 13 kaj 18 jaroj je disvolviĝado de iliaj kapabloj.

Kinderovo ne estas vendata en Usono pro leĝo kiu ekde 1938 malpermesas objektojn interne de nutraĵoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog