Per fingro de sia dormanta patrino, infano rete aĉetas ludilojn

pokemono

Antaŭ nelonge en la subŝtato Arkansaso (Usono), la 6-jaraĝa knabino Ashlyn Howell profitis, ke sia patrino Bethany estis dormanta por uzi ties fingrospuron sur poŝtelefono por aŭtentigo de dek tri sinsekvaj mendoj rete je la firmao Amazono. Entute ŝi elspezis 250 usonajn dolarojn da Pokemon-produktoj.

Post vekiĝo, la patrino estis surprizita pro diversaj retpoŝtmesaĝoj pri konfirmo de aĉetoj, kaj ĝi eĉ pensis, ke la afero temis pri trompo fare de kodumulo, aŭ ke ĝia filino tion faris senintence, sed la etulino tuj klarigis: “Ne, patrino, mi vere estis aĉetanta. Sed ne zorgu, ĉar ĉion kion mi mendis estas survoje rekte al nia hejmo”.

Feliĉe la firmao Amazono permesis la redonon de la 13 varoj, kaj eĉ promesis sendi al la infano ĝuste tiun donacon kiun ŝi dezirus gajni (laŭ esploro fare de la firmao ĉe Patro-Kristnasko).


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog