Ekfunkcias en Ĉinujo la plej alta ponto tutmonde

ponto

Post trijara konstruado la ponto Beipanjiang estis malfermita al trafiko en ĉina sudokcidento. La konstruado altiĝas je 565 metroj super la grundo, kiu egalas al 200-etaĝa konstruaĵo.

Ĝi estas 1.341 metroj longa kaj kunligas la provincojn Gŭiĝoŭo kaj Junano, kaj reduktos la daŭron de veturado inter la urboj Liupanshuim kaj Xuanwei je tri horoj.

La konstruado komencis en 2013 kaj kostis ĉirkaŭ 135 milionojn da eŭroj.

Nuntempe ok el la dek plej altaj pontoj tutmonde estas en Ĉinujo, sed se oni konsideri nur la strukturo anstataŭ la distanco de la grundo, la plej granda tia daŭras estante la Viadukto de Millau, en Francujo, kiu altas je 343 metroj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog