Terure: roboto povos deĵori je koreaj landlimoj

roboto

La sudkorea firmao “Hankook Mirae Technology” diskonigis la roboton “Method-2”, kiu povus iĝi milita armilo tre baldaŭ.

Disvolviĝanta de la azia firmao ekde cirkaŭ jaro, la ekipaĵo aspektas kiel mikso de eksoskeleto kaj  eksterskeleto, kaj ĝi ne estas kontrolata ekde malproksimo aŭ pere de ia artefarita inteligenteco, sed oni bezonas enmeti homon ene de ĝia stirejo por taŭge funkciigi ĝin. Malfacile aserti estas, se tio plibonas ol aŭtonoma roboto, ĉar kelkaj homoj povas esti pli nestabilaj ol komputiloj, ĉu ne?

Tiu robotego estas 4-metro alta, 1,5-tuno peza kaj tro multekosta: 10 miliardoj da ŭonoj (ĉirkaŭ 8 milionoj da eŭroj). Malgraŭ tia ega prezo, laŭ la firmao supoze ekzistas multaj interesataj aĉetontoj por la produkto, sed ties unuaj unuoj pretiĝos nur jarfine 2017.

La aganta “Method-2” povas esti timiga aŭ impresiga, spektu: 1:46-minuta filmeto


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog