Aparato ebligas kisadon inter malproksimaj homoj

kisado

Jen novaĵo: iu aparato nomata “Kissenger”, kiu estas kunmetaĵo de la angalj vortoj “kiss” (kiso) kaj “messenger” (mesaĝilo), ebligas iun homon  senti la kison fare de alia ekde malproksimo. La elpensinto de tia stranga aparato estas la esploristo de Singapuro nome Hooman Samani.

La aparato funkcias kuplite je poŝtelefono, kaj enhavas kuseneton kie impresoj pri la kisado okazas. Por sendi kison, la uzanto kompreneble nepre kisu la kuseneton kaj sekve la aparato sendos signalon al la alia aparato, kiu reproduktos tiun (ne)pasian kison. Kaj la kamerao de la telefono certe alportos pli da realeco al tia virtuala amindumado.

Ĉu vi emus sperti tion?


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog