Barato disdonos USD 50 milionojn por popularigi ciferecan monon

cifera-mono

Spertanta monan krizon, la registaro de Barato decidis entrepreni kampanjon por redukti uzadon de monbiletoj, disdonante kvanton samvalora al 50 milionoj da usonaj dolaroj por instigi la homojn uzadi ciferecan monon. Laŭ la ret-portalo CNN ĉirkaŭ du milionoj da loĝantoj povos partopreni iun lotadon kiu ligas la civitanan identigan numeron al la reta registara pagsistemo.

Kiu uzos la sistemon, tiu ricevos numeron, kiu devos esti inkludita en taga lotado disdonanta 15 premiojn po mil rupioj (ĉirkaŭ USD 15), kaj semajne estos 7 mil premioj po 2,5 mil ĝis 50 mil rupioj.

La lotadoj validos de la 25-a de decembro ĝis la 14-a de aprilo, kaj en tiu lasta tago estos aliaj ses lotaĵoj kun valoroj je 17 mil ĝis 1,5 milionoj da usonaj dolaroj.

Nuntempe la ciferecaj pagoj en Barato nombras nur 5% de la tuta konsumado”, tion asertis Amitabh Kanti, kiu estas inter la respondeculoj de la projekto pri reduktado de uzo de monbiletoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog