Franca poŝto ektransdonos per spavoj

“DPDgroup”, kiu estas la subfirmao de la franca poŝto, anoncis antaŭnelonge, ke ĝi komencos realigi transdonojn per spavoj (telestirata aviadilo). La entrepreno akiris permeson de la franca reguliga agentejo pri aviado por operacii 15-kilometran flug-itineron, je kies longo la spavoj flugos semajne por plenumi transdonojn.

La spavo flugos inter la urboj “Saint-Maximin-La-Sainte-Beaume” kaj “Pourrières”, en la regiono de Provenco, sudfrance. Dekomence ĝi liveros korespondaĵojn nur de tiaj ne-hejmaj klientoj, inklude deko da teknologiaj firmaoj ekzistantaj tie. Tiu estos la unua fojo, fare de iu poŝta federala agentejo, ke spavoj plenumos tian taskon.

Francujo diras, ke tiu novaĵo estas ia venko, ĉu teknologia ĉu leĝa. Malgraŭ tio, ke la rilata teknologio jam estas sufiĉe konata, ankoraŭ serio da reguligaj baroj trapasendaj ekzistas. Dume, similaj servoj estas testataj de aliaj firmaoj en Usono kaj Aŭstralio.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog