Fejsbuko atentigos pri falsaj novaĵoj

Post kelkaj tagoj Fejabukon intencas lanĉi novan rimedon kontraŭ nefidindaj novaĵoj. Tiel, kiam iu ĉu afiŝi ĉu kunigi ligilon enhavantan falsan novaĵon, tiam tiu uzanto povos esti antaŭe avertita pere de oficiala sigelo en la platformo.

Partnere kun la usona gazetara organizaĵo “Poynter”, Fejsbuko starigis skipon, kiu kapablos iom sukcese difini falsajn novaĵojn. Se iu artikolo estos taksita kiel falsa, ĝi ricevos ian sigelon de la socia reto, kiu prezentiĝos al ties uzantoj eĉ post la koncerna afiŝado.

Laŭ Adam Mosseri, la vicprezidanto de Fejsbuko kiu respondecas pri disvolvado de novaj produktoj, la firmao nuntempe strebas, kadre de tiu socia reto, je “faligo” de retejoj starigitaj celante disvastigadon de falsaj novaĵoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog