Diverslandaj monbiletoj konkursas je “Oskar-premio de la Valutoj”

monbilet-konkurso

“IBNS Monbileto de la Jaro” estas premio kreita de la ne-profita organizaĵo “International Bank Note Society”, kiu celas elekton de la plejbona monbileto eldonita ĉiujare, tutmonde.

En 2016 partoprenas ĝin bankbiletoj de Argentino, Aŭstralio, Kolombio, Barato, Britujo, Svslando, inter aliaj. En 2015 la konkurson venkis monbileto de 5 novzelandaj dolaroj (supra bildo).

Iu ajn homo rajtas indiki bankbileton por postuli la titolon “monbileto de la jaro”, kondiĉe ke ĝi estis kaj eldonita kaj enlande cirkulinta je la 2016-a jaro.

Juĝantaro de IBNS elektos la venkontan monbileton, laŭ ties fasonado, desegno, koloroj, kontrasto, arta aspekto kaj trajtoj pri sekureco kontraŭ falsado.

La limdato por indiki kandidatojn estas la 31-a de januaro 2017. Jen la koncerna retpaĝo (angle): http://www.theibns.org/bnoy


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog