Obezeca epidemio plialtiĝas en Usono

obezeco

La kreskanta trodikiĝa epidemio en Usono jam trafas 40% de la virinoj, 35% de la viroj kaj 17% de la infanaro kaj adoleskantoj laŭ 2 studoj publikigitaj pasintjunie. La klopodoj por instigi usonanojn malgajni pezon rezultadas je malmulte da efiko, laŭ esploro fare de Kontrola kaj Preventa Centro pri Malsanoj (CDC).

Iu el la esploroj, aperinta en la periodaĵo de Usona Medicina Asocio, analizis 2.638 virojn kaj 2.817 virinojn, aĝantajn mezume 47 kaj 48 jarojn.

Alia esploro analizis 40.780 infanojn kaj adoleskantojn de 2 ĝis 17-jaraĝa. Entute 38% el plenkreskuloj kaj 17% el adoleskantoj usonaj estas obezaj.

“Eble estas tempo por tutnova agmaniero”, tion skribis la esploristoj, “tia, kia emfazu kunlaboron kun la nutraĵaj industrioj kaj restoracioj, kiuj parte respondecas la enmeton de manĝaĵo je la manĝotabloj”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog