Ubero lanĉas livero-servon pri manĝaĵo en Brazilo

ubero-mangxajxoj

“Uber Eats” (Ubero Manĝaĵoj) estas livero-servo de manĝaĵo, kiu ekfuncias hodiaŭ en la urbo São Paulo (Brazilo). Tiu novaĵo estis diskonigita pere de retpoŝtmesaĝo al kelkaj uzantoj de la usona transnacia firmao Ubero.

Laŭ la mesaĝo sendita de la firmao mem, haveblas centoj da plejbonaj restoracioj de la urbo, kiu estas la unua en la lando ricevanta la servon.

Por uzi tiun servon oni bezonas funkciigi apartan apon (aplikaĵon por poŝtelefono), nome “Uber Eats”, ĉu Androido ĉu Ajoŭeso.

Ĉe la lanĉo la firmao estas ofertanta rabatojn je 35 realoj (ĉirkaŭ 10 eŭroj) al la klientoj, per informo de la kodo “TANOFORNO” (el la portugallingva esprimo “está no forno”, kiu signifas “bakiĝanta je forno”).


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog